One Life to Live | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | One Life to Live |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | sapopero |
Aktoroj | Ryan Phillippe • Melissa Fumero • Kathy Brier |
Amplekso | |
Sezonoj | 45 |
Epizodoj | 11136 |
Elsendo | |
Elsendita | 15 jul. 1968 – 3 sep. 2013 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Unu Vivo por Vivi (angle One Life to Live) estas usona televidserio elsendita ĉe ABC dum pli ol 43 jaroj, ekde la 15-an de julio 1968 ĝis la 13-an de januaro 2012, kaj tiam sur la Interreto kiel interreta serio de la 29-a de aprilo ĝis la 19-an de aŭgusto 2013. Kreite fare de Agnes Nixon, la serio estis la unua tagtempa dramo se temas pri ĉefe prezenti rolulojn de etna kaj sociekonomika diverseco kaj konstante emfazi socialaferojn. One Life to Live estis vastigita de 30 ĝis 45-minuta formato ĝis la 26-an de julio 1976, pliigante ĝian longon al unu horo la 16-an de januaro 1978.
One Life to Live ĉefe temigas la vivojn de la membroj de la familio Lord. Aktorino Erika Slezak estis la unua antaŭeco sur la serio, rolante kiel Viktorio "Viki" Lord, kaj rezulte gajnante ses Preminojn Emmy por ŝia rolo. En 2002 la serio gajnis Premio Emmy en la kategorio de Plejbone Drama Televidserio.
Post elsendao dum preskaŭ 43 jaroj, ABC nuligis One Life to Live la 14-an de aprilo 2011. La 7-an de julio 2011, la produktentrepreno Prospect Park sciigis ke la serio daŭrus rete, sed poste nuligis la projekton. La spektaklo elsendis siajn lastajn scenojn sur ABC la 18-an de novembro 2011, kaj ĝia fina epizodo rete elsendiĝis la 13-an de januaro 2012 kun suspensaĵo.
La 7-an de januaro 2013, Prospect Park rekomencis gastigadon de One Life to Live kiel 30-minuta ĉiutaga interretserio sur Hulu kaj iTune'oj. La relanĉo okazis la 29-an de aprilo 2013.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search